2 Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
4 Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo:
6 Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
8 Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
9 Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
10 La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?