Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 89:32-50 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 89:32-50 in Londona Biblio

32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
34 Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
35 Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
36 Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
37 Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
38 Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.
40 Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn.
41 Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
43 Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.
44 Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.
46 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
47 Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela.
49 Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
Psalmaro 89 in Londona Biblio