Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 89:3-34 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 89:3-34 in Londona Biblio

3 Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi ĵuris al David, Mia sklavo:
4 Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.
5 Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
6 Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.
8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
9 Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
11 Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
12 La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.
13 Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
14 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.
15 Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
16 Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
17 Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
18 Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.
20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
21 Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.
22 Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.
23 Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
24 Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
25 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
26 Li vokos Min: Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
27 Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero.
28 Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
29 Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
31 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
34 Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
Psalmaro 89 in Londona Biblio