Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 89:29-42 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 89:29-42 in Londona Biblio

29 Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
31 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
34 Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
35 Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
36 Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
37 Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
38 Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.
40 Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn.
41 Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
Psalmaro 89 in Londona Biblio