Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 89:2-10 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 89:2-10 in Londona Biblio

2 Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
3 Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi ĵuris al David, Mia sklavo:
4 Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.
5 Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
6 Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.
8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
9 Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
Psalmaro 89 in Londona Biblio