Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 84:5-10 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 84:5-10 in Londona Biblio

5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
7 Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion.
8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.
9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.
Psalmaro 84 in Londona Biblio