Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 83:10-15 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 83:10-15 in Londona Biblio

10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero.
11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,
12 Kiuj diris: Ni ekposedu la loĝejon de Dio!
13 Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo, Al pajlrestaĵo antaŭ vento.
14 Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,
15 Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.
Psalmaro 83 in Londona Biblio