Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 80:4-14 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 80:4-14 in Londona Biblio

4 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
5 Vi manĝigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.
7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
8 Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
9 Vi purigis lokon por ĝi; Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;
10 Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
11 Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
12 Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
13 Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas.
14 Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
Psalmaro 80 in Londona Biblio