Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 7:5-12 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 7:5-12 in Londona Biblio

5 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
6 Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon.
7 Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren.
8 La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.
9 Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!
10 Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn.
11 Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage.
12 Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.
Psalmaro 7 in Londona Biblio