Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 78:9-18 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 78:9-18 in Londona Biblio

9 La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
10 Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
11 Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
12 Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
15 Li fendis ŝtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
16 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
17 Sed ili plue pekis antaŭ Li, Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
18 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante manĝon pro sia kaprico;
Psalmaro 78 in Londona Biblio