Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 78:62-68 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 78:62-68 in Londona Biblio

62 Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.
63 Ĝiajn junulojn formanĝis fajro, Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;
64 Ĝiaj pastroj falis de glavo, Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.
65 Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.
66 Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen: Eternan malhonoron Li donis al ili.
67 Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;
Psalmaro 78 in Londona Biblio