Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 78:11-26 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 78:11-26 in Londona Biblio

11 Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
12 Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
15 Li fendis ŝtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
16 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
17 Sed ili plue pekis antaŭ Li, Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
18 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante manĝon pro sia kaprico;
19 Kaj ili parolis kontraŭ Dio, Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
20 Jen Li frapis rokon, Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj: Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo?
21 Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
22 Ĉar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.
23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
25 Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege.
26 Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
Psalmaro 78 in Londona Biblio