Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 75:2-8 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 75:2-8 in Londona Biblio

2 Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon.
3 Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.
4 Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
5 Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;
6 Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.
7 Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
8 Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.
Psalmaro 75 in Londona Biblio