2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.
3 Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
4 Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.
5 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.
6 Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
7 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
8 Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.
9 Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?