Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 73:8-28 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 73:8-28 in Londona Biblio

8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
9 Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.
10 Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde.
11 Kaj ili diras: Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!
13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
14 Kaj mi turmentiĝas ĉiutage Kaj mi suferas punon ĉiumatene!
15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
16 Mi meditis, por kompreni ĉi tion; Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
17 Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.
18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.
19 Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro!
20 Simile al sonĝo post la vekiĝo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.
21 Kiam bolis mia koro Kaj turmentiĝis mia internaĵo,
22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.
23 Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.
24 Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
25 Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
26 Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.
27 Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.
Psalmaro 73 in Londona Biblio