Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 73:2-12 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 73:2-12 in Londona Biblio

2 Sed mi — apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
3 Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
4 Ĉar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
6 Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
7 Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.
8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
9 Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.
10 Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde.
11 Kaj ili diras: Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!
Psalmaro 73 in Londona Biblio