Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 72:11-15 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 72:11-15 in Londona Biblio

11 Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.
12 Ĉar li savos ploregantan malriĉulon Kaj senhelpan mizerulon.
13 Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
14 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
15 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba; Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.
Psalmaro 72 in Londona Biblio