Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 6:2-9 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 6:2-9 in Londona Biblio

2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.
5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin?
6 Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.
8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
9 Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon.
Psalmaro 6 in Londona Biblio