Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 69:5-28 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 69:5-28 in Londona Biblio

5 Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.
6 Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael!
7 Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon.
8 Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.
9 Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
11 Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.
12 Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
13 Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.
14 Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
15 Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon.
16 Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
17 Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min.
18 Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
19 Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.
20 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
21 Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.
22 Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.
23 Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
24 Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
25 Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.
26 Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
27 Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
28 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
Psalmaro 69 in Londona Biblio