Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 69:27-32 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 69:27-32 in Londona Biblio

27 Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
28 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
29 Sed mi estas malriĉa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.
30 Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
31 Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.
32 Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
Psalmaro 69 in Londona Biblio