Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 69:23-36 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 69:23-36 in Londona Biblio

23 Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
24 Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
25 Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.
26 Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
27 Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
28 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
29 Sed mi estas malriĉa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.
30 Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
31 Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.
32 Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
33 Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.
34 Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.
35 Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.
36 Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.
Psalmaro 69 in Londona Biblio