Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 68:24-29 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 68:24-29 in Londona Biblio

24 Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo.
25 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.
26 En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.
27 Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.
28 Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.
29 Pro Via templo en Jerusalem La reĝoj alportos al Vi donacojn.
Psalmaro 68 in Londona Biblio