Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 65:1-6 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 65:1-6 in Londona Biblio

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.
2 Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, Venas ĉiu karno.
3 Krimaĵoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.
4 Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo.
5 Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
6 Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,
Psalmaro 65 in Londona Biblio