Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 62:4-11 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 62:4-11 in Londona Biblio

4 Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.
5 Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero.
6 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos.
7 En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.
8 Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.
9 Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.
10 Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.
11 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi ĝin aŭdis, Ke la forto estas ĉe Dio.
Psalmaro 62 in Londona Biblio