Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 61:1-5 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 61:1-5 in Londona Biblio

1 Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David. Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon.
2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko.
4 Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.
5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
Psalmaro 61 in Londona Biblio