7 Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?
8 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn.
9 Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo.
10 Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.
11 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia ŝildo.
12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. Sela.
14 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
15 Ili vagas pro manĝo, Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.
16 Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo.