Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 59:12-17 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 59:12-17 in Londona Biblio

12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. Sela.
14 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
15 Ili vagas pro manĝo, Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.
16 Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo.
17 Ho mia forto, al Vi mi kantos; Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.
Psalmaro 59 in Londona Biblio