Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 58:1-8 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 58:1-8 in Londona Biblio

1 Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David. Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? Ĉu vi juste juĝas, homidoj?
2 Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
3 De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,
5 Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.
6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
7 Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.
8 Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu, Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon;
Psalmaro 58 in Londona Biblio