Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 55:7-17 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 55:7-17 in Londona Biblio

7 Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela.
8 Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro.
9 Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
10 Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;
11 Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.
12 Ne malamiko min ja insultas — mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi — mi kaŝus min de li;
13 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,
14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
15 La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.
16 Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.
17 Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; Kaj Li aŭskultas mian voĉon.
Psalmaro 55 in Londona Biblio