Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 51:5-10 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 51:5-10 in Londona Biblio

5 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
6 Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
8 Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.
9 Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.
10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
Psalmaro 51 in Londona Biblio