Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 50:3-10 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 50:3-10 in Londona Biblio

3 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
4 Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, Por juĝi Sian popolon:
5 Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.
6 Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon, Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela.
7 Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
8 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos, Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.
9 Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:
10 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;
Psalmaro 50 in Londona Biblio