Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 50:11-18 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 50:11-18 in Londona Biblio

11 Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj, Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.
12 Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi, Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
13 Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj, Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?
14 Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.
15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
16 Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj Kaj portas Mian interligon en via buŝo,
17 Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
18 Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
Psalmaro 50 in Londona Biblio