Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 49:4-11 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 49:4-11 in Londona Biblio

4 Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
5 Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,
6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?
7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li
8 (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),
9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.
10 Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.
11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.
Psalmaro 49 in Londona Biblio