Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 46:4-9 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 46:4-9 in Londona Biblio

4 Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
5 Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.
6 Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
9 Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
Psalmaro 46 in Londona Biblio