Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 45:9-17 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 45:9-17 in Londona Biblio

9 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
10 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
11 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
13 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
14 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
15 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la reĝo.
16 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.
Psalmaro 45 in Londona Biblio