Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 45:4-17 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 45:4-17 in Londona Biblio

4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
5 Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.
6 Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
9 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
10 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
11 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
13 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
14 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
15 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la reĝo.
16 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.
Psalmaro 45 in Londona Biblio