Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 44:3-7 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 44:3-7 in Londona Biblio

3 Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizaĝo, Ĉar Vi ilin favoris.
4 Vi estas mia Reĝo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.
5 Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.
6 Ĉar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.
7 Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
Psalmaro 44 in Londona Biblio