Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 40:6-11 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 40:6-11 in Londona Biblio

6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
7 Tiam mi diris: Jen mi venas; En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.
8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
9 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
10 Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno.
11 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
Psalmaro 40 in Londona Biblio