Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 40:1-8 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 40:1-8 in Londona Biblio

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.
2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn.
3 Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.
4 Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super ĉiu kalkulo.
6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
7 Tiam mi diris: Jen mi venas; En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.
8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
Psalmaro 40 in Londona Biblio