Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 39:7-12 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 39:7-12 in Londona Biblio

7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.
8 De ĉiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo.
9 Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon, Ĉar Vi tion faris.
10 Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.
11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj. Nur vantaĵo estas ĉiu homo. Sela.
12 Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; Ĉar migranto mi estas ĉe Vi, Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.
Psalmaro 39 in Londona Biblio