Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 39:3-7 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 39:3-7 in Londona Biblio

3 Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:
4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.
5 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio; Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.
7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.
Psalmaro 39 in Londona Biblio