31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.
33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;