20 Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.
22 Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li.
24 Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
26 Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.
28 Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.