Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 37:10-19 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 37:10-19 in Londona Biblio

10 Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon.
12 Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
15 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.
17 Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.
18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.
19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
Psalmaro 37 in Londona Biblio