7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
8 Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
9 Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.
10 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
11 Ne paŝu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
12 Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.