5 Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj.
6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.