Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 35:7-17 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 35:7-17 in Londona Biblio

7 Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
8 Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin.
9 Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.
10 Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?
11 Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
12 Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo.
13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.
14 Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.
15 Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis.
16 Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.
17 Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.
Psalmaro 35 in Londona Biblio