Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 34:14-19 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 34:14-19 in Londona Biblio

14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
16 La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
17 Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
Psalmaro 34 in Londona Biblio