Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 33:6-11 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 33:6-11 in Londona Biblio

6 Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
7 Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.
8 Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
9 Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; Li ordonis, kaj tio aperis.
10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
11 La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
Psalmaro 33 in Londona Biblio