13 El la ĉielo la Eternulo rigardas, Li vidas ĉiujn homidojn.
14 De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
15 Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
16 La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.
17 Vana estas la ĉevalo por helpo, Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.